Dankon por via interesega komento, BJ.
Mi ĝojas ke mi ne enfaliĝis vian ruzon! Jes, ne estas mia afero ĉu parto de alia lando devus sendependiĝi; sed mi povas certe diri ke ĝi devas <i>ebliĝi</i> sendependiĝi, se volata, pro internacia rajtara juro.
Unue, mi neniam aŭdis pri Kaskejdio, nek la regiono nek la sendependeco-movado. <a HREF="http://en.wikipedia.org/wiki/Cascadia_(independence_movement)" rel="nofollow">Vikipedio (tamen, en la angla)</A> estas interesa lego, do dankon.
Due, mi forte akordas kun via ideo ke pli malgrandaj landoj generale plibonas ol grandaj. Decidoj pli prokimas la homojn en malgrandaj landoj, kaj interne de tiaj landoj, decidoj estas pli bonaj kiam pli lokaj ankaŭ. Faktoj montras ke (almenaŭ en Eŭropo) pli malgrandaj landoj estas pli riĉaj, feliĉaj kaj egalaj.
Mi vidas tion en Skotlando, kie la granda maŝinaro de registado emas al la interesoj de grand-komercoj, al militoj kaj ne paco, kaj al revoj de forteco kiu venas al la imperia epoko. Ĉu vi sentas samaĵojn en Usono?
↧